Louis Harold Gray
Louis Harold Gray | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Louis Harold Gray | |||||
Naskiĝo | 10-an de novembro 1905 en Richmond upon Thames | ||||
Morto | 9-an de julio 1965 (59-jaraĝa) en Northwood | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Krista Hospitalo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto botanikisto biologo radiologo vd | ||||
Laborkampo | Nuklea fiziko vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Louis Harold GRAY (naskiĝis la 10-an de septembro 1905 en Londono, kaj mortis la 9-an de julio 1965 en Northwood, Granda Londono) estis angla fizikisto, kiu precipe laboris pri la efikoj de radiadoj sur la biologiaj sistemoj.
Dum la kristnaska tago de 1923, li ricevis stipendion por studi en la Trinity College (Kembriĝo), kie instruis Ernest Rutherford. Li doktoriĝis en la Laboratorio Cavendish en 1930, dank'al siaj laboroj pri la efikoj de konataj radiadoj sur materialoj, kaj ankaŭ dank'al siaj mezuroj de iamaj malbone konataj kosmaj radiadoj. Dum iama epoko, radiobiologio, kunigante biologion, medicinon kaj fizikon, estis naskiĝanta kampo, pri kiu Gray kontribuis alporti necesan fundamenton. Resumo de lia laboro estas skribita sube.
Inter multaj aliaj agadoj, li difinis la mezurunuon de sorbita radiada dozo, kiu poste, en la Internacia Sistemo de Unuoj, estis nomata, honore de sia nomo, grajo.
Kariero
[redakti | redakti fonton]- 1933 - Estis malsanuleja fizikisto en Mount Vernon Hospital, Londono
- 1936 - Elvolvis la Bragg-Gray ekvacion, fundamento de la metodo de kavjonigado uzata por mezuri la energian sorbadon de ikso-radioj en materialoj
- 1937 - Konstruis unuan neŭtrongeneratoron en Mount Vernon Hospital
- 1938 - Studis biologiajn efikojn de neŭtronoj per ĉisupra generatoro
- 1940 - Elvolvis la RBE-koncepton (t.e. Relativa Biologia Efikeco) por priskribi la malsimilecon de la neŭtronaj efikoj laŭ la konsiderataj histoj
- 1952 - Iniciatis esplorojn pri biologiaj ĉeloj en hipoksiaj tumoroj kaj en kondiĉoj de hiperprema oksigeno
- 1953 - Fondis la Gray Laboratorio en Mount Vernon Hospital
- 1953 - 1960 - Sub la direkto de Gray, Jack W. Boag elvolvis impulsan radiolizon
- 1962 - Ed Hart, el Argonne National Laboratory, kaj Jack Boag eltrovis hidratan elektronon, per uzo de la impulsa radiolizo en la Gray Laboratorio - Tia eltrovo iniciatis novan esplordirekton, kiu ankoraŭ estas aktiva kaj vivgrava por kompreni la efikojn de radioj sur biologiaj histoj, ekzemple pri Kancerterapio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- RBE Arkivigite je 2004-12-15 per la retarkivo Wayback Machine, respondo al demando adresita al spertuloj, pri efikoj de malsamaj radioj (Health Physics Society) (angle)
- La LH Gray Memorial Trust fondita en 1967 (angle)